BENELUKSA KONGRESO 14-16 Septembro 2018













La Beneluksa Kongreso okazos en la Limburga loko "Houthalen" de la 14-a de Septembro ĝis la 16-a de Septembro.



Ni kunvenos en bela arbara cirkaŭaĵo, ekster la urbo, en la centro "de Bosberg" ("la Arbarmonto").
La Beneluksa kongreso estas organizata de la loka grupo de Limburgo, LEA (Limburga Esperanto Asocio).
Rigardu la programon kaj enskribu vin rapide. Se la maksimuma nombro de partoprenantoj estas atingita, vi ne plu havos dormeblecon.
Certe ni havas tre interesan programon kun aktivaĵoj por ĉiuj.

     

Ni ofertas kursojn kaj ekskursojn, koncertojn kaj prelegojn, atelierojn kaj tiel plu. Ankaŭ sportumi eblas. Ni eĉ povas uzi la naĝejon.


Pli da informoj haveblaj ĉe LEA, la Limburga Esperanto Klubo.
email: limburg@esperanto.be
www.000webhost.com